Quantcast
Channel: Vortfarado – Lingva Kritiko

Bazformoj de radikoj en vortaroj

$
0
0

En modernaj Esperantaj vortaroj la radikoj estas preskaŭ ĉiam prezentataj kiel plenaj vortoj kun finaĵo. Ekz. la radiko TABL/ aperas normale sub la kapvorto tablo, kiu havas O-finaĵon, dum la radiko KUR/ aperas sub la I-finaĵa kapvorto kuri, kaj la radiko VERD/ aperas sub la baza formo verdakun A-finaĵo. Tie ĉi mi volas trakti kelkajn problemojn pri elektado de tiaj bazformoj.

Resumo. Elektado de bazformoj por Esperantaj radikoj en vortaro (O-finaĵa, I-finaĵa aŭ A-finaĵa kapvorto) povas doni problemojn al la vortaristo. Problemoj aperas precipe ĉe elektado inter O kaj I. En la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) 2002 kaj 2005 la elektado inter I-finaĵo kaj O-finaĵo okazis laŭ principoj, kiuj signifis ŝanĝon kompare kun la antaŭaj eldonoj. Ekz. CEL/, GLU/, PLANT/, TEG/, URIN/ k.a. radikoj aperas nun sub O-finaĵa kapvorto, kio kontrastas unuavice kun la verbaj tradukoj de tiuj radikoj en la Universala Vortaro. La kialo de tiu ŝanĝo estas, ke la O-formoj de tiuj radikoj normale ne havas agan signifon. La nova praktiko en PIV radikas en principoj skizitaj jam de Kalocsay, kaj oficialigitaj de la Akademio de Esperanto, kiu mem aplikis tiujn principojn en la Baza Radikaro Oficiala (BRO). PIV kaj BRO tamen ne ĉiam konsentas en la elektado de bazformoj ĉe tiaspecaj radikoj. Eventuale rolis en la elektado alio ol nura ekzamenado de la praktika lingvouzo. Se oni detale komparas gravajn Esperantajn vortarojn el la tuta historio de Esperanto, oni povas konstati multajn nekongruojn kaj hezitojn pri tiaj ĉi radikoj. Tial indas ellabori detalajn principojn praktike uzeblajn por elektado de bazformoj en Esperantaj vortaroj.

Enhavo

1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

La plej grava Esperanta vortaro estas la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV). En la Antaŭparolo de ties eldono de la jaro 2005 skribis jene la ĝenerala gvidanto Duc Goninaz (PIV 2005:25):

Sed la formo menciita kiel kapvorto ne estas nepre la “Fundamenta”. Por pluraj morfemoj (cel/, direkt/, flor/, glu/, gut/, plant/, teg/, urin/, vest/…) mi ne hezitis prezenti la kapvorton sub la formo, kiu plej bone povas klarigi la signifon de la aliaj leksikaj unuoj. Waringhien deklaris, ke li ne aŭdacis tion fari, ĉar por li tio signifis ŝanĝon de la “kategorieco” de la traktata “radiko”, kaj tion li ne volis fari sen decido de la Akademio. Sed, unuflanke, oni povas konstati, ke jam pli frue la aŭtoroj de PV kaj PIV permesis al si tiajn ŝanĝojn kompare kun la Oficialaj Aldonoj, kaj ke poste la Akademio faris, okaze de la kompilo de la Baza Radikaro Oficiala (1975), pli-malpli eksplicitajn modifojn (flor/, pak/, propagand/, raci/…) en la ĝistiamaj kategorioj. Aliflanke, mi ne estas katenita de dogmo pri la “kategorioj”. Laŭ mia koncepto la elekto de kapvorto estas nur vortara oportunaĵo, bazita sur semantikaj konsideroj. Ĝi devas gvidi la uzanton ne al Prokrusta kongruiĝo kun teorio, sed al ĝusta laŭsenca uzado de la vortoj. Kaj, evidente, vortaristo ne povas elturniĝi per la truko “dukategorieco”: kapvorto estas nur unu. Se oni donas kiel kapvorton urin/i, kiel en la antaŭa eldono, la uzantoj tendencos dedukti, same kiel Kalocsay en unu el la famaj sonetoj, ke urin/o estas ago, kio evidente ne kongruas kun la vera uzado kaj la donita difino. La kelkaj ŝanĝoj, kiujn mi faris ĉi-kaŭze – plurokaze laŭ la tre sagacaj konsiloj de G. Lagrange, direktoro de la Sekcio pri Gramatiko de la Akademio en 1995-98 – estas do neniel arogaj decidoj pri iu “gramatika kategorieco”, kiun Waringhien defendis, sed pri kiu li devis konfesi, ke ĝi estas “pli elasta, ol oni ordinare opinias”. Tiuj kelkaj ŝanĝoj tute ne signifas partoprenon en senfruktaj polemikoj, sed nur zorgon pri la kohereco de niaj difinoj kaj konsekvence pri la uzebleco de nia vortaro.

Duc Goninaz tie esprimas praktikan kaj konkretan aliron al la tasko. Li rilatigas elekton de kapvorto – kiu eble spegulas ian teorian kategoriecon, eble ne – al praktikaj konsideroj: La elekto estu utila indikilo pri la ĝenerala konduto de la koncerna radiko en la efektiva vortfarado.

2. Hezitoj inter O kaj I

La ekzemploj cititaj montras, ke hezitoj pri kapvorta formo koncernas precipe elekton inter la finaĵoj O kaj I. La menciitaj radikoj DIREKT/, FLOR/, GLU/, GUT/, PAK/, PLANT/, TEG/, URIN/ kaj VEST/ aperis ĉiuj en la Universala Vortaro (Zamenhof, 1963) kun tradukoj verbaj (en la kvin naciaj lingvoj), kaj tial ili estas tradicie en vortaroj prezentataj sub verba kapvorto. En PIV (ekde ties eldono de la jaro 2005) ili tamen aperas sub O-finaĵa kapvorto. La kialo estas, ke la O-formoj de tiuj radikoj normale ne havas agan signifon. Laŭ baza principo en la tradicia teorio pri radikokarakteroj, vorto, kiu konsistas el verba radiko kaj O-finaĵo, havu agan signifon kiel almenaŭ unu el siaj signifoj. Jen kiel skribis pri tiu temo Kalocsay (1970:23-24):

La o-finaĵo signifas sole substantivon. En la senco de la o-finaĵaj vortoj do validiĝas la gramatika karaktero de la antaŭa radiko. Kun radiko substantiva ĝi esprimas objekton aŭ koncepton (homo, scienco), kun adjektiva kvaliton, aŭ abstraktaĵon (bono, belo), kun verba agon (skribo, manĝo).

Kun verba radiko la o-finaĵo signas agon. Sed helpe de la kunteksto ĝi povas signi ankaŭ la konkretan manifestiĝon, aŭ la objekton de la ago. (Belaj konstruoj; perdita skribo; bona manĝo; lana kovro.) Krome ĝi povas signifi ankaŭ abstraktaĵon: amo, penso ekzemple estas abstraktaĵoj amo, penso. Por eviti miskomprenon, se la kunteksto ne helpas, oni anstataŭigas la o-finaĵon per la sufikso de konkreto. Male, se oni volas speciale akcenti la agon, oni almetas la sufikson de la ago (ado).

La sama ideo aperis ankaŭ en la Plena Analiza Gramatiko (Kalocsay-Waringhien 1980) kaj finfine ankaŭ en la Akademiaj decidoj pri vortfarado (Akademio de Esperanto 1976:55-70). Tie tekstas interalie jene (Akademio de Esperanto 1976:62):

V. NI KONSTATAS

[…]

C) ke la infinitive tradukitaj radikoj (= I-radikoj, verbaj radikoj)

1. kun la i-finaĵo havas la sencon donitan en la Universala Vortaro;

2. kun la o-finaĵo ili signas la nomon de la ago donita en la Universala Vortaro, ago konsiderata kiel fakto kaj kune kun sia konkreta manifestiĝo aŭ rezulto (promeno, flego, parolo; altaj konstruoj, sigelita skribo, rompita baro);

En alia parto direktita al la publiko en la formo de rekomendoj, tekstas jene (Akademio de Esperanto 1976:69):

2) kun radiko de verba karaktero la finaĵo -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestiĝo aŭ rezulto de tiu ago; ekz-e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia daŭro; ekz-e: la dancado, la konstruado, la konstruaĵo.

En la Baza Radikaro Oficiala (BRO) la Akademio entreprenis efektive difini la kategoriojn de la radikoj surbaze de tiuj principoj, kaj skribis tiurilate la jenon kun referenco al la ĵus citita teksto (Akademio de Esperanto 1976:37):

Rezultas el tiu teksto, ke, se o-derivaĵo de radiko supozita verba neniam povas signifi agon, ĝi tutsimple ne estas verba radiko.

Ekzemple, floro, pako, urino neniam signifas agon, sed male ion tute konkretan; sekve la radikoj flor/, pak/, urin/ ja ne estas verbaj sed substantivaj. Plie de tiuj substantivaj radikoj tute logike kaj facile deriviĝas la verboj flori, paki, urini. Kaj tio plene respondas al la preskriboj de Zamenhof en siaj vortaroj rusa, germana kaj franca kaj ankaŭ al la uzado ĉe la bonaj aŭtoroj.

Oni povas konstati, ke la elektado de kapvortaj formoj en PIV, estas bazita rekte sur tiuj samaj ideoj kaj principoj.

En ĉiuj tiuj tekstoj oni parolis pri “ago” kaj “aga signifo”. Tiu esprimo vere kovras spektron de signifoj inkluzivantaj agojn, procezojn, sentojn, eventojn k.s. Iuj preferas paroli pri “fakto” anstataŭ “ago”. Ĉi-poste mi plu uzos esprimojn kiel “ago”, “aga signifo” k.s. en tiu tradicia maniero. Oni komprenu tion kiel oportunan mallongigon de “signifo aga, proceza aŭ simile”.

3. Malsamaj elektoj en PIV kaj BRO

PIV (2005) kaj BRO tamen ne ĉiam konsentas en la elektado de bazformoj. Jen kelkaj ekzemploj:

PIV BRO
alarmi alarmo
bari baro
donaci donaco
glori gloro
kolekti kolekto
kopii kopio
loti loto
noti noto
produkti produkto
profiti profito
provizi provizo
registri registro
rekompenci rekompenco
sonori sonoro
stampi stampo
tondri tondro
verki verko
vundi vundo

Jen kelkaj ekzemploj, ĉe kiuj la elektoj estas inversaj kompare kun la antaŭaj ekzemploj:

PIV BRO
komplezo komplezi
konversacio konversacii
operacio operacii
opozicio opozicii
paŭzo paŭzi
propagando propagandi
reklamo reklami
respekto respekti
riverenco riverenci
sonĝo sonĝi
spezo spezi
striko striki

Por kelkaj radikoj en la lasta grupoj ne estas facile kompreni, kial PIV elektis O-finaĵajn kapvortojn, ĉar la koncernaj O-formoj estas en PIV klare difinitaj kiel agaj. Simile PIV elektis O-finaĵan kapvorton ankaŭ por la jenaj radikoj (finiĝantaj per “aci” aŭ “ici”), kvankam la O-formoj estas agaj eĉ laŭ PIV mem: abnegacio, arbitracio, deklaracio, demonstracio, ekspozicio, manifestacio, navigacio, operacio, opozicio, revelacio, spekulacio. Oni komparu kun la sekvaj radikoj, kiuj ja ricevis verban kapvorton en PIV tute konforme al la aga signifo de la responda O-formo: adicii, apelacii, interpelacii. En la okazo de EKSPOZICI/ ankaŭ BRO elektis O-formon, kvankam temas pri aga O-vorto.

Estas malfacile trovi motivon por tiuj elektoj. Ili ŝajnas tute nekongruaj kun la deklaritaj principoj. Sed aliflanke PIV ja skribis, ke temas nur pri “vortara oportunaĵo, bazita sur semantikaj konsideroj”, kaj ke oni “ne estas katenita de dogmo pri la ‘kategorioj’”. En la okazo de radikoj prezentataj sub O-formo kun aga signifo, tio tamen ne povas konduki al ia reala mislerno aŭ misuzo. Ĉiu ajn verba radiko (kaj ankaŭ ĉiu ajn adjektiva radiko) povas aperi sub O-formo en vortaro sen praktika misrezulto, kondiĉe ke tia O-formo vere ekzistas en la praktika uzo, kaj kondiĉe ke la vortaro donas ĝustan difinon de la O-formo kun mencio de ties aga signifo (aŭ ties eca signifo).

Realan problemon prezentas tamen tiuj radikoj, kiuj aperas sub I-finaĵa bazformo, kvankam iliaj O-formoj ne estas agaj. Se oni ne volas, ke lernanto pensu, ke ekz. baro estas ago (= ‘barado’), oni prefere ne prezentu la radikon BAR/ sub la kapvorto bari, kiu precize tion sugestas. Se oni ne volas instrui, ke loto signifas pli-malpli lotado, tiam oni ne uzu loti kiel bazformon. Se oni ne volas, ke homoj ekuzu foso en la signifo de fosado, oni ne prezentu FOS/ kiel verbkarakteran.

Sed en tio jam troviĝas grava principa demando: Kio decidas, ke tia O-formo ne uziĝu kun aga signifo?

4. La praktika uzado

Ĉiuj ĉi tie cititaj verkoj iel referencas al la signifo de la koncernaj O-formoj en la uzado. Precipe temas tiam pri la nuntempa uzado (la uzo de radiko ja povas ŝanĝiĝi, kaj tio povas transporti radikon de unu kategorio en alian). La principo estis: Se O-formo de radiko ne aperas kun aga signifo en la nuntempa praktika uzado, tiam la radiko ne (plu) estas aga.

En novaj eldonoj de PIV oni tamen en kelkaj okazoj anstataŭe aldonis agan signifon al O-formo. Oni aldonis signifon, kiu mankis en malnovaj eldonoj (Waringhien 1970 kaj 1987), evidente por tiel pravigi, ke la radiko povu aperi sub verba kapvorto (konforme al la tradicia maniero prezenti la koncernan radikon en vortaroj). Ne ĉiufoje estas klare, ke tiu aldona signifo estas ĉerpita el la reala lingvouzo.

Tiel la redaktantoj de PIV agis ekz. en la jenaj okazoj, kies radikoj en PIV aperas sub verba kapvorto:

  • provizo = ‘ago provizi kaj ties rezultoj’
  • kolekto = ‘ago kolekti’, ‘aro da kolektitaj personoj aŭ objektoj’
  • kopio = ‘ago kopii kaj precipe ties rezulto’
  • stampo = ‘ago stampi kaj ties rezulto’
  • produkto = ‘ago produkti kaj ties rezulto’
  • registro = ‘ago registri kaj ties rezulto’
  • foso = ‘ago fosi kaj ties rezulto’

Sed en neniu el tiuj okazoj aperas ekzemplo, en kiu la koncerna O-vorto efektive havas agan signifon. Al mi ŝajnas, ke tiuj agaj signifoj estas elpensitaj de la vortaristo. Laŭ mia impreso, en la reala lingvouzo tiuj agaj signifoj apenaŭ iam ajn aperas (kvankam multaj lingvouzantoj eble tamen tute akceptus tian uzon).

Ĉu do povas esti, ke rolis en tiuj ĉi elektoj aliaj faktoroj ol ekzamenado de la praktika lingvouzo?

5. AĴ-formoj

En tri el la cititaj okazoj, produkto, registro kaj foso, povas esti, ke rolis la ekzisto (kaj praktika uzateco) de AĴ-formo de la sama vorto: Produktaĵo, registraĵo kaj fosaĵo havas pli-malpli la saman signifon kiel respektive produkto, registro kaj foso. Tia kunekzisto de simpla O-formo kaj formo kun aldona AĴ, estas tipa por verbaj radikoj. Normale la O-formo havas tiam ankaŭ agan signifon, kaj oni povas uzi laŭbezone AD aŭ AĴ por precizigi la signifon. Se la radikoj PRODUKT/, REGISTR/ kaj FOS/ estas ne-verbaj (sed substantivaj), tiam efektive estas nenormale, ke ekzistu AĴ-formo kun la sama signifo kiel la simpla O-formo. Tio povas esti indiko, ke la radiko eble tamen estas verba, kaj ke eble tamen la O-formo rajtas aperi kun aga signifo.

Ĉe ankoraŭ kelkaj radikoj, kiujn PIV elektis prezenti kun substantiva bazformo (sen aga signifo), simile aperas tia AĴ-vorto kun signifo pli-malpli sama kiel la signifo de la simpla O-formo. Tiaj estas FEK/, PAK/ kaj VEST/. Ili aperas jene en PIV:

fek/o. Ekskremento, eligita el la anuso […] ~i Eligi ~on. […] ~ado. Ago de fekanto. ~aĵo. Amaso da ~oj, precipe bestaj.

pak/o. Aro da objektoj, kunligitaj aŭ kunaranĝitaj por esti protektataj aŭ pli facile transporteblaj […] *~i (tr) 1 Kunaranĝi plej malvaste iajn objektojn, aŭ ilin ligante per ŝnuro, aŭ envolvante en paperon aŭ ŝtofon, aŭ enŝovante en sakon, aŭ enpremante en kofron aŭ valizon, aŭ ordigante en keston […] ~ado. Ago de tiu, kiu ~as. *~aĵo. Tuto de la ~oj, kiujn oni portas kun si ĉe vojaĝo aŭ kiujn oni ekspedas per publika transportilo […]

vest/o 1 Ĉio, kion oni portas sur si, por kovri la korpon […] *~i (tr) 1 Kovri per ~o, por ŝirmi kontraŭ malvarmo aŭ kaŝi nudecon […] *~ado. Ago, per kiu iu ~as […] ~aĵo. Ĉiu el la pecoj de ~o. […]

(PIV 2005:323, 830, 1227)

Tie oni povas vidi, ke PIV donas signifodistingon inter la simpla O-formo kaj la formo kun aldonita AĴ. Similan distingon ĝi donas ankaŭ ĉe FOS/, kiu tamen aperas kun verba kapvorto:

*fos/i (tr) 1 Fari kavaĵon, eltirante teron […] ~o. Ago ~i k ties rezulto, i.a.: 1 ~ita kavaĵo […] ~ado. Agado de ~anto […] ~aĵo. Longforma ~o […]

(PIV 2005:360)

Pro la aŭtoritateco de PIV mi longe pensis, ke tiuj signifodistingoj inter la O-formoj kaj AĴ-formoj konsistigas lingvan realaĵon. Sed detala pristudado kaj de la Zamenhofa uzo, kaj de la nuntempa uzo, montris, ke praktike tiuj distingoj apenaŭ ekzistas. En la efektiva lingvouzo feko samsignifas kun fekaĵo, pako kun pakaĵo, vesto kun vestaĵo kaj foso kun fosaĵo. (Krome la asertitaj signifodistingaj efikoj de la aldona AĴ, estas en tiuj tri okazoj tute diversaj, kaj apenaŭ klarigeblaj per iaj principoj.) Zamenhof ja kutimis distingi inter vojaĝa pakaĵo (valizaro), kaj nevojaĝaj pakoj, sed eĉ ĉe Zamenhof tiu distingo ne estas tute konsekvenca. Ekz. aperas ĉe li pakaĵeto, kiu ne esprimas etigon de vojaĝa valizaro, sed kiu simple estas malgranda pakita objekto. Ĉiuokaze pakaĵo en la senco de vojaĝa pakitaĵaro ne estas io tute alia ol pako. Temas nur pri nuanca distingo. En la nuna lingvopraktiko oni ĝenerale uzadas pakaĵo praktike tute samsignife kiel pako.

Ni havas do tamen ĉe ĉiuj el tiuj radikoj tipan karakterizaĵon de verbaj radikoj: por esprimi la konkretan rezulton aŭ konkretan manifestiĝon de la ago montrata de la verba formo, oni povas uzi ĉu simplan O-formon, ĉu O-formon kun aldona AĴ. Mankas nur, ke la simpla O-formo havu ankaŭ agan signifon, por ke ni povu konstati klarajn okazojn de verbaj radikoj prezentindaj sub verba kapvorto.

Ĉu do ĉiuj tiuj agosignifoj vere mankas? Ĉu aga uzo de la koncernaj O-vortoj estas tute fremda kaj erara?

6. Praktika uzado kaj akceptebla uzado

Foresto el la praktika uzo ne nepre egalas al erareco aŭ neebleco. Povas esti, ke certa uzo de vorto estas tute akceptebla por la lingvouzantoj, kaj tute ĝusta laŭ ilia lingvosento kvankam praktike ili apenaŭ aŭ eĉ tute ne praktikas tiun eblon. Ja povas esti, ke oni tute akceptas ekz. feko en la signifo fekado, kvankam oni mem kutimas por tio ĉiam diri fekado. Povas esti, ke oni tute ne havas ion kontraŭ uzado de ekz. vesto en la signifo vestado, kvankam oni preferas mem ĉiam uzi la formon vestado, kiu estas pli klaresprime aga ol la formo vesto.

Laŭ mi necesas iom pli nuance kompreni la aserton de BRO, ke “se o-derivaĵo de radiko supozita verba neniam povas signifi agon, ĝi tutsimple ne estas verba radiko” (Akademio de Esperanto 1976:37). Tie ja tekstas “povas signifi”. Ke io povas signifi ion, ne nepre signifas, ke ĝi vere iam uziĝas kun tia signifo.

Tia akceptebleco de aga uzo povas iafoje manifestiĝi en konstruitaj ekzemploj kadre de gramatikaj diskutoj, kie oni ne malofte utiligas tiajn latentaĵojn de la lingvo, kiuj malofte aŭ eĉ neniam renkontiĝas en ordinara lingvaĵo, ekz. ebla je porto uzata kiel klariga analizo de portebla (Kaloscay 1980:398), kvankam konstruoj kiel ebla je porto apenaŭ uziĝas en ordinara lingvaĵo. Tiaj uzoj ene de “la gramatika dialekto” ne taŭgas kiel ekzemploj de reala lingvouzo aŭ kiel atestoj de akceptebleco. Por pruvi, ke radiko kiel ekz. FEK/ kaj DONAC/ estas prezentinda sub verba bazformo, oni serĉu akcepteblecon de feko kaj donaco kun aga signifo precipe ekster diskutoj pri gramatiko kaj vortfarado, kaj prefere ĉe ne-gramatikistoj.

En la preparado de BRO la Akademio evidente pritaksis ĉian uzon de O-formo netroveblan en la lingva praktiko kiel neaprobindan, kaj tial pluraj radikoj, kiujn multaj spontane volus klasi kiel verbajn, kaj kiujn PIV prezentas kiel verbajn, aperas en BRO kun O-finaĵo: baro, loto, alarmo, sonoro, tondro, donaco, rekompenco, provizo, gloro, profito, kolekto, kopio, noto, produkto, registro, stampo, verko, vundo.

Ne por ĉiuj el tiuj radikoj PIV aperigas O-formon kaj AĴ-formon samsignifajn (aŭ pli-malpli samsignifajn). Ekz. ĉe PROVIZ/, KOLEKT/, STAMP/ kaj KOPI/ tia AĴ-formo ne menciiĝas. Sed tio ne signifas, ke tia AĴ-formo samsignifa aŭ similsignifa kiel la simpla O-formo ne povas ekzisti. Kredeble multaj lingvouzantoj pritaksus tiajn AĴ-formojn de tiuj radikoj kiel tute akcepteblajn kaj senerarajn alternativojn al O-vorto sen AĴ-sufikso.

7. Gvidado de la uzanto

En ellaborado de vortaro laŭ mi tre indas apliki la konsilon de Duc Goninaz, ke “la elekto de kapvorto […] devas gvidi la uzanton al ĝusta laŭsenca uzado de la vortoj” (PIV 2005:25).

La baza atentindaĵo ĉe hezito inter O-formo kaj I-formo estu la jeno:

Se radiko estas prezentata sub verba kapvorto, la uzanto de la vortaro rajtas tion kompreni tiel, ke la O-formo de la koncerna radiko povas havi agan signifon (tiu sama ago, kiun esprimas la verbo). Se vortaristo ne deziras rekomendi tian uzon, la vortaristo ne prezentu la radikon kun verba kapvorto.

Analoge ĉe hezito inter O-formo kaj A-formo:

Se radiko estas prezentata sub adjektiva kapvorto, la uzanto de la vortaro rajtas tion kompreni tiel, ke la O-formo de la koncerna radiko povas havi ecan signifon (tiu sama eco, kiun nomas la adjektivo). Se vortaristo ne deziras rekomendi tian uzon, la vortaristo ne prezentu la radikon kun adjektiva kapvorto.

Prezento kun substantiva kapvorto estas sufiĉe neŭtrala. Se la O-formo ricevas ĝustan kaj plenan difinon, tia prezento povas ĉiam bone funkcii, ankaŭ kiam la radiko vere estas aga (aŭ eca) laŭsignife.

8. Konkretaj principoj

Jen propono de konkretaj bazaj principoj uzeblaj por elektado de bazformoj en Esperantaj vortaroj:

8.1. Verbe prezentindaj radikoj

Verbe prezentindaj estas radikoj, ĉe kiuj la I-formo kaj la O-formo estas samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ almenaŭ unu el ĝiaj signifoj, estas pli-malpli identa al la signifo de la responda I-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame.

La I-formo de tia radiko montras faradon de ia ago aŭ ian procezon, kaj la O-formo estas nomo de tiu sama ago aŭ procezo, do esence samsignifa kiel O-formo kun AD-sufikso (krom la daŭreca nuanco de AD). Ekzemploj:

  • MONTR/ – montri kaj montro esprimas la saman agon.
  • RID/ – ridi kaj rido esprimas la saman agon.
  • VIV/ – vivi kaj vivo esprimas la saman agon.
  • ROTACI/ – rotacii kaj rotacio esprimas la saman agon.
  • AM/ – ami estas la ago havi certan senton, amo estas tiu sento mem.
  • ABOMEN/ – abomeni estas la ago havi certan senton, abomeno estas tiu sento mem.

En multaj okazoj la O-formo de tia radiko havas, apud aga aŭ agosimila signifo, ankaŭ signifon de io ne-aga kun tre proksima rilato al la ago, ekz. rezulto aŭ alispeca manifestiĝo de la ago. Ekzemploj:

  • KONSTRU/ – konstrui estas ago, konstruo estas aŭ tiu sama ago, aŭ rezulto de tia ago, aŭ maniero en kiu tia ago okazas.
  • ELEKT/ – elekti kaj elekto estas ambaŭ agoj, sed elekto ankaŭ povas montri tion, kion oni elektas.
  • DIFEKT/ – difekti estas ago, difekto estas aŭ nomo de tiu ago, aŭ rezulto de tiu ago.

En iuj okazoj la signifo de la O-formo de radiko, kiun oni tradicie prezentas vortare en verba formo, ne estas tiu de la efektiva ago montrata de la I-formo, sed nur rezulto de tiu ago, kiun esprimas la I-formo de la radiko, aŭ io alia ne-aga kun proksima rilato al tiu ago. Por esprimi la koncernan agon en substantiva formo, necesas aldoni AD-sufikson. Tiaj radikoj ne aperu kun verba bazformo. Ekzemploj:

  • EMBARAS/ – embarasi estas la ago kaŭzi certan staton, embaraso estas tia stato, sed apenaŭ uziĝas por la ago kaŭzi tian staton. Por la ago necesas uzi embarasado.
  • PROFIT/ – profiti estas la ago ricevi utilon aŭ gajnon de io, profito estas tia utilo aŭ gajno. Por nomi la agon oni uzu profitado.
  • STAMP/ – stampi estas la ago fari markon per stampilo, stampo estas marko tiel farita. Nomo de la ago estas stampado.
  • ŜVIT/ – ŝviti estas la ago eligi salan likvon tra la poroj de la haŭto, ŝvito estas tiu likvo mem. Por la ago oni diru ŝvitado.

Ĉe verbe prezentindaj radikoj la A-formo tipe havas signifon tre elastan kaj varian, ekz. ‘rilata al la ago’, ‘faranta la agon’, ‘tia kiel la ago’, ‘havanta econ rilatan al la ago’ k.s. Ekzemploj:

  • MONTR/ – montra = ‘servanta por montri’, ‘rilata al montrado’, k.s.
  • ROTACI/ – rotacia = ‘rilata al rotaciado’, ‘rotacianta’, k.s.
  • AM/ – ama = ‘rilata al amo aŭ amado’, ‘amanta’, k.s.

Ĉe iuj verbe prezentindaj radikoj la A-formo havas en praktika uzado ecan signifon, eventuale apud la pli normala signifo montrita ĉi-antaŭe. Tiam temas ofte pri eco, kiu povas esti rezulto de la koncerna ago, sed la A-formo montras tiun econ mem aparte de la koncerna ago. Ekzemploj:

  • SUSPEKT/ – suspekta = ‘tia, ke ĝi vekas suspekton’.
  • FIKS/ – fiksa = ‘nemovebla (tia, kia io povas fariĝi pro fiksado)’.
  • FALS/ – falsa = ‘mensogece ŝajnvera (tia, kia io povas fariĝi pro falsado)’.

8.2. A-finaĵe prezentindaj radikoj

A-finaĵe prezentindaj estas radikoj, kies A-formo kaj O-formo estas esence samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ unu el ĝiaj signifoj, estas pli-malpli identa al la signifo de la A-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame.

En la plej tipaj okazoj la A-formo de tia radiko montras priskribon per ia eco aŭ kvalito, kaj la O-formo estas nomo de tiu sama eco aŭ kvalito, do esence samsignifa kiel O-formo kun EC-sufikso. La simpla O-formo tiam normale esprimas tiun econ kiel abstraktan kvaliton (sendependan de io havanta la econ). Ekzemploj:

  • BON/ – bona estas eco/kvalito, bono estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, boneco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
  • FORT/ – forta estas eco/kvalito, forto estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, forteco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
  • LONG/ – longa estas eco/kvalito, longo estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, longeco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
  • RUĜ/ – ruĝa montras la econ havi certan koloron, ruĝo estas tia koloro rigardata en si mem, ruĝeco estas la eco havi tian koloron.

Ĉe A-finaĵe prezentindaj radikoj la I-formo tipe havas signifon pli-malpli egalan al ‘esti tia’ (ne ‘igi tia’, nek ‘iĝi tia’). Ekzemploj:

  • BON/ – boni = ‘esti bona’ (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), boni nepre ne povas signifi ‘igi bona’ nek ‘iĝi bona’.
  • FORT/ – forti = ‘esti forta’ (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), forti nepre ne povas signifi ‘igi forta’ nek ‘iĝi forta’.
  • RUĜ/ – ruĝi = ‘esti ruĝa, impresi ruĝe’, sed nepre ne ‘igi ruĝa’ nek ‘iĝi ruĝa’.

8.3. O-finaĵe prezentindaj radikoj

O-finaĵe prezentindaj estas ĉiuj ceteraj radikoj. Ekzemploj:

  • SEĜ/ – seĝo estas speco de meblo.
  • TAJLOR/ – tajloro estas speco de persono/profesiulo.
  • BARBAR/ – barbaro estas speco de homo.
  • LEON/ – leono estas speco de besto.
  • PLANT/ – planto estas kreskaĵo.
  • URB/ – urbo estas loko.
  • BROS/ – broso estas speco de ilo.
  • GLU/ – gluo estas duonlikva substanco uzebla por kunfiksi aferojn.
  • MATEMATIK/ – matematiko estas scienco/fako.
  • ORIGINAL/ – originalo estas la origina ekzemplero de io.

Ĉe O-finaĵe prezentindaj radikoj la I-formo montras agon aŭ ion agosimilan, kiu proksime rilatas al la signifo de la O-formo, sed kiu ne povus esti rigardata kiel la sama afero kiel tio, kion esprimas la O-formo. La rilatoj inter la afero de la O-formo kaj la ago de la I-formo estas tre diversspecaj. Ekzemploj:

  • TAJLOR/ – tajlori = ‘labori kiel tajloro’.
  • LEON/ – leoni = ‘konduti kiel leono’.
  • PLANT/ – planti = ‘meti planton en teron por ke ĝi kresku’.
  • BROS/ – brosi = ‘uzi broson por ĝia kutima celo’.
  • GLU/ – glui = ‘fiksi per gluo’.
  • MATEMATIK/ – matematiki = ‘fari matematikajn kalkulojn/operaciojn’.

Ĉe O-finaĵe prezentindaj radikoj la A-formo tipe havas signifon tre elastan kaj varian, ekz. ‘rilata al tia afero’, ‘tia kiel tia afero’, ‘estanta tia afero’ k.s. Ekzemploj:

  • REĜ/ – reĝa = ‘rilata al reĝo’, ‘tia kiel reĝo’, ‘apartenanta al reĝo’, ‘estanta reĝo’, k.s.
  • MATEMATIK/ – matematika = ‘rilata al matematiko’, ‘karakterizata de matematiko’, k.s.
  • BARBAR/ – barbara = ‘tia kiel barbaro(j)’, ‘rilata al barbaro(j)’, ‘apartenanta al barbaro(j)’, k.s.
  • ORIGINAL/ – originala = ‘tia kiel originalo’, ‘apartenanta al originalo’, ‘rilata al originalo’, k.s.

8.4. O-finaĵa prezento de agaj radikoj

Iuj radikoj, kies O-formo nomas agon aŭ procezon, estas tamen en la praktiko nur tre malofte uzataj en verba formo aŭ eble eĉ neniam tiel uzataj. Povas tiam eĉ esti, ke la preciza signifo kaj uzomaniero de la verba formo estas malklara. Ekz. povas aperi hezitoj, ĉu la verbo estu transitiva aŭ netransitiva. En tiaj okazoj estas konsilinde tamen prezenti la radikon sub O-finaĵa kapvorto. Tia prezento tute ne povas havi negativajn sekvojn, se oni nur donas ĝustan kaj kompletan difinon de la kapvorta O-formo. Al tiu ĉi grupo oni ankaŭ povas kalkuli tiajn radikojn, kies signifo estas nur iom simila aŭ parenca al ago.

Tiaj radikoj estas ekz. ABANDON/ (asekura termino), FESTIVAL/, ABNEGACI/, EKSPOZICI/, GRADACI/, TENIS/, GENOCID/ k.a.

Ĝenerale do, se montriĝas iel probleme konkrete efektivigi prezenton kun I-finaĵa kapvorto (ekz. se tio necesigus starigi kiel kapvorton verbon praktike apenaŭ uzatan), oni preferu O-finaĵan prezenton.

9. Kompara tabelo

Por ilustri, kiom povas varii la elekto de kapvorta formo en diversaj vortaro, jen tabela prezento de kelkaj radikoj, kies karaktero (signifo, bazformo) estas iel duba. Aperas en la tabelo nur radikoj, ĉe kiuj la hezito okazas inter O-karaktero kaj I-karaktero.

UV
Universala Vortaro (Zamenhof 1963)
1OA
Unua Oficiala Aldono (Lingva Komitato 1919)
2OA
Dua Oficiala Aldono (Lingva Komitato 1919)
3OA
Tria Oficiala Aldono (Lingva Komitato 1921)
OR
Oficiala radikaro (Wüster 1923)
Kabe
Vortaro de Esperanto (Kabe 1925)
PV
Plena Vortaro de Esperanto (Grosjean-Maupin 1934)
OV
Oficiala Vortaro (Grenkamp 1937)
PIV
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (Waringhien 1987, PIV 2005)
8OA
Oka Oficiala Aldono (Akademio de Esperanto 1974)
BRO
Baza Radikaro Oficiala (Akademio de Esperanto 1974)
o
la radiko aperas kun o-finaĵo
i
la radiko aperas kun i-finaĵo
i (o)
la radiko aperas kun i-finaĵo, sed menciiĝas ankaŭ o-formo kies signifo (laŭ indiko en la koncerna vortaro mem) estas sufiĉe klare neaga
o/i
la radiko aperas kaj kun o-finaĵo, kaj kun i-finaĵo (dukategoria prezento)
UV
1905
1OA
1909
2OA
1919
3OA
1921
OR
1923
Kabe
1925
PV
1934
OV
1937
PIV
1987
8OA
1974
BRO
1974
PIV
2005
adici/     i   i o i i i   i i
alarm/   i     i o o o i   o i
apelaci/       o i o i i i     i
bar/ i       i i (o) i (o) i i (o)   o i (o)
cel/ i       o i (o) i (o) i i (o)   o o
direkt/ i (o)       i i i i i (o)   o o
donac/ i       i i (o) i (o) i i (o)   o i (o)
fek/             i   i (o)     o
flor/ i (o)       o i (o) o o i (o)   o o
fos/ i       i i i i i (o)   o/i i
glor/ i       o o i (o) o i   o i
glu/ i       i o o i i (o)   o o
gut/ i (o)       o o o o i (o)   o o
interpelaci/           o o   o i i o
kolekt/ i       i i (o) i (o) i i (o)   o i
komplez/ o       o o o o o   i o
konversaci/       o i o o o o   i o
kopi/ i       o o i (o) i i (o)   o i
lot/ i       o o i i i (o)   o i (o)
not/ i (o)       o i (o) o i i (o)   o i (o)
operaci/   i     i o o o o   i o
opozici/     o   i o o o o   i o
pak/ i       o i i (o) i i (o)   o o
paŭz/ o       i o o o o   i o
pis/                 i     i
plant/ i       o i i (o) i i (o)   o/i o
produkt/ i       i i i i i (o)   o i
profit/ i       o o i (o) i i (o)   o i (o)
propagand/   o     i o o o o   i o
proviz/ i       o o i i i (o)   o i
registr/ i       o o i (o) i i (o)   o i
reklam/   o     i o o o o   i o
rekompenc/ i       o o i (o) i i (o)   o i (o)
respekt/ o       i i o o o   i o
riverenc/ o       i o o o o   i o
sonĝ/ o       i o o i o   i o
sonor/ i       i o i i i   o i
spekulaci/       o i o i o o     o
spez/ o       o o o o o   i o
stamp/ o       o o i (o) i i   o i
strik/ o       i o o o o   i o
teg/ i (o)       i i i (o) i i (o)   i o
tondr/ i       o o o i i   o i
urin/ i       o o i (o) i i (o)     o
verk/ i       o i i (o) i i (o)   o i (o)
vest/ i (o)       o o i (o) i i (o)   o o
vund/ i       o o i (o) i i (o)   o i (o)

Tabelo 1.

10. Referencoj

Akademio de Esperanto

1967 Aktoj de la Akademio 1963-1967. Rotterdam. Sen dato. (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 9.) – Reeldono en 2007. La reeldono de la Aktoj de la Akademio 1963-1967 legeblas ankaŭ en la Interreto.
1976 Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Paris. (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10.) – Reeldono en 2007. La reeldono de la Aktoj de la Akademio II 1968-1974 legeblas ankaŭ en la Interreto.
1992 Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris. (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11).

Grenkamp, S[alo]

1937 Oficiala Vortaro de Esperanto. Paris: Girault, Saint-Cloud.

Grosjean-Maupin, Émile

1934 Plena Vortaro de Esperanto. 2a eldono. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda.

Kabe (kaŝnomo de Bein, Kazimierz)

1925 Vortaro de Esperanto. 3a eldono. Paris: Esperantista Centra Librejo.

Kalocsay, Kálman

1970 Lingvo Stilo Formo. Studoj. 3a eldono. Oosaka: Pirato.

Kalocsay, Kálmán kaj Waringhien, Gaston

1980 Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. 4a eldono. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.

Krause, Erich-Dieter

1999 Großes Wörterbuch Esperanto—Deutsch. Hamburg: Helmut Buske Verlag.

Lingva Komitato

1909 Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. Raportis Th[éophile] Cart. Paris: Esperantista Centra Oficejo. (Esperantista Dokumentaro, Kajero dek-tria.)
1919 Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. Raportis Th[éophile] Cart. Paris: Esperantista Centra Oficejo. (Esperantista Dokumentaro, Kajero trideka.)
1921 Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro. Paris: Esperantista Centra Oficejo.

La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

2002 Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005

2005 Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda.

Waringhien, Gaston (red.)

1970 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. 1a eldono. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda.
1987 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento. 4a eldono. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda.

Wüster, Eugen

1923 La oficiala radikaro (ĝis februaro 1923) kun enkonduko kaj notoj. Berlin kaj Dresden: Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.

Zamenhof, L[azaro] L[udoviko]

1963 Fundamento de Esperanto. Naŭa Eldono kun Enkondukoj, Notoj kaj Lingvaj Rimarkoj de D-ro A[ndré] Albault. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonejoj. – La Fundamento de Esperanto legeblas ankaŭ en la Interreto.

Landanoj, gentoj kaj kategorioj

$
0
0

En tiu ĉi kvara artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj temos pri la du nomkategorioj, pri landanoj, popoloj kaj gentoj.

(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj. La dua estis Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj? La tria estis Kial ne Luksemburgio?)

Du kategorioj

Kiel ĉiuj bone scias, la landnomoj en nia lingvo apartenas al du malsamaj vortfaraj kategorioj. Unuj nomoj estas landobazaj, ekzemple Kanado; aliaj estas gentobazaj, ekzemple Francujo (aŭ Francio). Tial oni parolas pri landanoj en du diversaj manieroj: En Kanado loĝas kanadanoj (kunmeto kun AN-sufikso), dum en Francujo (aŭ Francio) loĝas francoj. Tio estas sufiĉe detale klarigita en la Listo de Rekomendaj Landnomoj.

Ĉu neregule?

La dukategorieco de la landnomoj estas ofte kritikata. Multaj vidas en tio strangan neregulecon. Sed fakte tia dukategorieco estas normalaĵo en nia lingvo. Tute simile ni trovas du kategoriojn de il-vortoj: broso kaj aŭto k.a. apud kombilo kaj aviadilo k.a. Ankaŭ ist-vortoj estas tiaj: apud advokatoj, kirurgoj kaj aktoroj ni havas juĝistojn, kuracistojn kaj muzikistojn. Plue ni havas idioto apud stultulo, judo apud kristano, restoracio apud manĝejo, soifo apud trinkemo, koto apud malpuraĵo, atomo apud sablero, rektoro apud lernejestro, sekretario apud kasisto apud prezidanto (tri kategorioj!), korekti apud ĝustigi, vazo apud florujo k.t.p.

Evidente tute ne ekzistas ia ajn regulo en nia lingvo, ke vortoj kun analoga signifo devas havi analogan vortfaran strukturon. Sur ĉiu ajn vortokampo rajtas kunekzisti vortoj kun radiko, kiu jam baze havas tian signifon, kaj vortoj kiuj estas formitaj el alisignifa radiko plus sufikso. Tiaj estas niaj landnomoj – kaj ankaŭ centoj kaj miloj da aliaj vortoj de aliaj signifokampoj. La supozita regulo, kiun malobeus la landnomoj, simple nenie ajn en nia lingvo ekzistas. Se iu do opinias, ke niaj dukategoriaj landnomoj prezentas neregulaĵon, tiam tiu devas opinii, ke la tuta lingvo estas unu granda neregula fuŝo. Kial tiam entute diskuti aparte pri landnomoj? Se oni volus tiun supozatan malregulaĵon korekti, oni devus la tutan lingvon rekonstrui de la unua vorto ĝis la lasta.

Persone mi forte dubas, ke entute eblas ellabori lingvon, en kiu ĉiu vortokampo estas unukategoria (krom se oni tute rezignas pri vortkunmetado). La kialo estas, ke la diversaj signifokategorioj ne estas klare distingeblaj unuj de la aliaj. En mia ĉi-antaŭa listo aperas homvortoj en pluraj kategorioj: istaj, anaj, ulaj kaj estraj. Jam istoj kaj estroj estas parte koincidaj. Ankaŭ vortoj anaj kaj istaj ofte estas ne tute klare distingeblaj (i.a. tial ni havas la sinonimojn budhano kaj budhisto).

Tiu, kiu imagas, ke eblas elfari ekzemple ĉiujn il-vortojn per IL-sufikso, bone pripensu, kiuj nocioj do vere apartenas al la kategorio “iloj”. La menciita aviadilo jam estas ne tute tipa il-vorto. Ĉu vere konvenus fari ĉiujn veturilajn vortojn per IL-sufikso: boato, ŝipo, helikoptero, vagonaro (nun kun AR-sufikso!) k.a.? Ĉu vere estus oportune havi bazan verbon helikopteri, el kiu necesus formi helikopterilo? Kio pri vortoj kiel fingro kaj okulo? Ĉu ili ne estas almenaŭ iel ilaj? Kio pri cerboj? Ĉu ili ne estas iaspecaj komput-il-oj? Ĉu do estu fingrilo, okulilo kaj cerbilo? Ĉu sekvos ankaŭ krurilo, nazilo kaj vizaĝilo? Kie estos la limo?

Tiu, kiu serioze opinias, ke la lingvo prefere estu regata de regulo pri unukategorieco, unue provu praktike elfari vortaron sufiĉe vastan laŭ tiaj principoj. Laŭ mi tio apenaŭ eblas. Kaj se iel tamen eblas elknedi tian vortaron, tiam eble montriĝos, ke tia unukategorieca lingvo praktike estos multe pli malbona ol nia nuna plurkategorieca Esperanto. Ĉiuokaze tia unukategorieca lingvo estus tute alia lingvo ol tiu, en kiu mi nun skribas.

La Azia modelo

Sed eble unukategorieco estus tamen bonvena kaj oportuna ĝuste sur la landnoma kampo. Multaj montras al la modeloj de pluraj lingvoj en Azio, en kiuj ĉiuj landnomoj (aŭ almenaŭ la vasta plimulto el ili) estas landobazaj. Tiel statas en la lingvoj ĉina, japana kaj korea. En ili oni uzas bazajn landnomojn, kaj aldonas ion similan al nia AN-sufikso (fakte simple la vorton “homo”) por krei nomojn de landanoj. Simple kaj klare. Ĉu ne idealo alstrebinda?

Eble. Efektive oni povas tiel agi jam nun surbaze de la Listo de Rekomendataj Landnomoj. Oni povas tute ignori la kategoriecon de la tieaj landnomoj, uzante ĉiam AN por krei landanovorton: usonanoj, meksikanoj, francujanoj, pollandanoj, marokanoj, madagaskaranoj, somalujanoj k.t.p. Tiaj formoj estas tute regulaj, eĉ Fundamentaj – la ekzemplo Rusujanoj aperas en la Fundamenta Ekzercaro [1] – kaj tute bone uzeblaj. La praktika uzo de landnomoj do jam nun povas esti unukategoria sen ia ajn reformo de la lingvo – tiel longe, ke oni vere parolas nur pri landanoj.

La afero tamen komplikiĝas, kiam oni konsideras ankaŭ la lingvonomojn, kiujn apenaŭ eblas ignori, kiam oni parolas pri tiu ĉi temo. Eĉ se oni elektas simple kaj rekte paroli ekzemple pri Rusio kaj rusianoj, tamen ne estas tute konvene diri rusia lingvo anstataŭ la nuna rusa lingvo. En Rusio ja ekzistas multaj aliaj lingvoj. Kredeble oni tamen restos ĉe la kutima formo la rusa lingvo bazita sur la gentovorto rusoj. Tio tamen kontrastas kun Indonezio kaj indonezianoj kaj la indonezia lingvo. Aŭ ĉu iu volas arbitre enkonduki gentovorton indonezoj eknomante la lingvon la indoneza? Por tute forigi la dukategoriecon, oni bezonus sufiĉe profunde ŝanĝi la lingvokutimojn, kaj tio ŝajnas al mi nerealisma. Ĉiuokaze oni ne povas atendi de la Akademio de Esperanto elpaŝojn kun radikalaj proponoj, kiuj tute ne sekvas la ĝisnunajn forte establitajn kutimojn pri landnomoj. Akademiaj rekomendoj devas esti firme ankritaj en la ordinara Esperanto de hodiaŭ.

Unu problemo, kiun devas alfronti ĉiu, kiu deziras refari la Esperantan sistemon de landnomoj kaj landanonomoj cele al plia simpleco kaj reguleco, estas, ke naivaj ideoj pri “unu lando – unu popolo – unu lingvo” ne kongruas kun la realo de nia kompleksa mondo. Multaj popoloj ne havas apartan lingvon. Multaj popoloj ne havas landon. Iuj popoloj havas pli ol unu landon. Multaj lingvoj estas transnaciaj kaj translandaj. Aliaj lingvoj estas parolataj en nur parto de lando. K.t.p.

Aparte problemas tiuj lingvoj, kiuj estas nomataj laŭ popolo sen responda lando. Ekzemple la hebrea lingvo ne povas esti renomita la hebreuja/hebreia lingvo, ĉar ia lando Hebreujo/Hebreio tute ne ekzistas. Ja ekzistas la lando Israelo, sed ne taŭgas renomi la hebrean la israela lingvo, ĉar tia simple ne estas ĝia nomo.

Simile la persan lingvon ne eblus renomi la persuja/persia lingvo, ĉar nuntempe tiu lando nomiĝas Irano.

Iel do devas tamen resti nomoj kiel la hebrea kaj la persa, kaj malantaŭ tiuj nomoj rekoneblas la gentonomoj hebreoj kaj persoj, kaj jen do tamen ni havas gentovortojn. Apenaŭ eblas eviti, ke la lingvo havu kaj landonomojn kaj gentonomojn. Kaj se ni tamen havos gentonomojn kiel rusoj kaj ĉinoj, kial ne vortekonomie formi la respondajn landnomojn el tiuj gentovortoj per sufikso: Rusujo, Ĉinujo (aŭ Rusio, Ĉinio per alia sinonima sufikso neoficiala)? Kaj tiel la dukategoria sistemo tamen montriĝas konvena.

Paroli iel nebule pri pli bona unukategoria sistemo, estas facile. Elfari ion tian ĝis la lasta detalo, alfrontante ĉiujn komplikaĵojn de la reala mondo, estas malpli facile.

Ĉu komence estis nur unu kategorio?

En mia kontribuo al la libreto Rusoj loĝas en Rusujo [2] – publikigita ankaŭ en Lingva Kritiko – mi skribis jene:

En la komenca tempo la landonomoj en Esperanto apartenis al nur unu sola klaso: oni formis ĉiujn landonomojn en la sama maniero, per la sufikso -ujo, kiun oni aldonis al vorto por la koncernaj landanoj: svedoj loĝis en Svedujo, japanoj en Japanujo, holandoj en Holandujo, braziloj en Brazilujo kaj eĉ amerikoj loĝis en Amerikujo.

Tiun informon mi ricevis de André Albault, kiu skribis jene en Studado pri landnomoj – Unua parto (1983 – 1986) [3]:

Zamenhof en 1887 elektis unukategorian landnoman sistemon vere malsaman, forme kaj principe, de la efektiva uzado en la diversaj lingvoj: efektive ne nur li formis per -ujo absolute ĉiujn landnomojn, sed ankaŭ al absolute ĉiuj radikoj li trudis la signifon de popolnomoj: Ekz-e, Amerikoj en Amerikujo; Holandoj en Holandujo!

Simile skribis Jan Werner en Sistemo de landnomoj en Esperanto [4]:

Nemultaj el ni scias, ke L. Zamenhof en la unua periodo de la movado por landnomoj praktikis sole la sufikson -uj, eĉ en la kazoj nenaturaj, ekz. Amerikujo, Brazilujo, Palestinujo. Tiu etapo daŭris ĝis la jaro 1895, kiam li mem konstatis, danke al siaj spertoj en korespondado, ke tiu sistemo estas neinternacia, artefarita. En Lingvaj Respondoj (1911) li sin esprimis: “Se mi dum longa tempo uzadis «Brazilujo», «Ĉilujo» ktp., mi konfesas nun, ke tio estis erara.”

Kiam mi preparis tiun ĉi artikolon, mi pensis, ke mi eble pli zorge kontrolu tion. La formojn Brazilujo kaj Ĉilujo mi ja iafoje vidis – almenaŭ en la Lingva Respondo de Zamenhof [5] – sed la plej ekstreman el tiuj formoj, Amerikujo, mi fakte neniam ie mem legis ĉe Zamenhof aŭ ĉe iu alia en nia frua literaturo. Mi do trakontrolis la tutan kolekton de la revuo La Esperantisto de la jaroj 1889 – 1895 [6], serĉante efektivajn ekzemplojn de tia frua unukategoria uzo (nek Albault, nek Werner – nek mi mem en Rusoj loĝas en Rusujo – donis iajn ajn konkretajn fontindikojn de efektivaj aperoj de Amerikujo).

Se la asertoj de Albault kaj Werner pravas, tiam mi devus en La Esperantisto trovi abundon da konkretaj ekzemploj. Sed fakte mi trovis tie eĉ ne unu okazon de Amerikujo. Anstataŭe mi trovis jam plene establitan dukategorian sistemon de landnomoj! Ekzemple en la jaro 1890 oni povas legi pri Suda Afriko, ne Afrikujo.

En la jaro 1891 menciiĝas Koĥinĥinanoj kaj Tonkinanoj, evidente el la landoj Koĥinĥino kaj Tonkino (tiutempaj francaj kolonioj en la nuna Vjetnamujo).

Nu, Suda Afriko, Koĥinĥino kaj Tonkino eble ne kalkuliĝis kiel landoj, ĉar ili estis kolonioj. Sed poste aperis ankaŭ U.S. Ameriko – evidente mallongigo de Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko (ne Amerikujo), i.a. en la jaro 1892. Poste en la sama jaro 1892 aperas eĉ la sola nomo Ameriko kun la senco de nia nuna Usono kune kun la landnomoj Kanado kaj Meksiko:

Bonegan rilaton inter la kapitalo kaj la laboro Ameriko dankas al modela, prudenta kaj forta organizacio de ligo de laboristoj, kiu, portante la nomon “Knights of Labor” (“kavaliroj de laboro”), tenas sin kiel eble plej malproksime kaj plej singarde de ĉiaj aferoj politikaj kaj religiaj […] La organizacio, pri kiu ni parolas, okupas la tutan nordan Amerikon de oceano ĝis oceano, de Kanado ĝis Meksiko.

Tie klare Ameriko kaj norda Ameriko celas la landon Usono, ne la kontinenton Ameriko.

Mi trovis ankaŭ Aŭstralio, Holandano (do ano de la lando Holando); Siamo (= la nuna Tajlando), Kamboĝo, Paragvajo, Ugando, Novo-Zelandanoj (do anoj de la lando Novo-Zelando); Georgio (la usona ŝtato); Oranĝo (iama regno en suda Afriko); Monako (rimarkinda ekzemplo de landobaza nomo en Eŭropo – Monako jam tiam delonge estis sendependa ŝtato); Nepalo, Tibeto, Birmo, Koreo (ĉiuj kiel nomoj de landoj, ne de landanoj aŭ gentoj); plurfoje aperis Finlando (kun unu N, sed estas malcerte, ĉu ĝi tiam estis landobaza aŭ eble gentobaza kun LAND anstataŭ UJ).

Aperis kompreneble ankaŭ multegaj landnomoj kun UJ-sufikso: Rusujo, Svedujo, Anglujo, Bulgarujo, Francujo, Hispanujo, Bohemujo, Bavarujo, Badenujo, Bosnujo kaj eĉ Westfalujo (kun W!); kaj ankaŭ formoj kiel Alĝerujo, Tunisujo, Holandujo, Kanadujo, Meksikujo, Tasmanujo kaj Nova Zelandujo, kiuj nuntempe ne plu uziĝas. Oni trovas en 1895 ankaŭ Koreujo apud Ĥinujo kaj Japanujo.

Sed nenie mi trovis la formon Amerikujo.

Ĉiuokaze en La Esperantisto de tiuj fruaj jaroj, kiuj konsistigas la unuajn jarojn de efektiva uzado de Esperanto, regis plena dukategorieco ĉe la landnomoj. Oni ja hezitis ĉe pluraj landnomoj pri la ĝusta kategorielekto (Holando konkurencis kun Holandujo, Koreo kun Koreujo k.t.p.), sed neniel oni povas paroli pri unukategoria sistemo, en kiu ĉiuj landnomoj havis UJ-sufikson, kaj en kiu ĉiuj tiaj radikoj nomis landanojn.

Nu, ne ĉiuj el tiuj tekstoj estas Zamenhofaj, sed ni scias, ke Zamenhof redaktadis tiun revuon, kaj ke lia lingvouzo estis senkonkurence la plej grava modelo por la tiutempaj Esperantistoj.

Mi traserĉis ankaŭ ĉiujn tiutempajn Zamenhofaĵojn en la Originala Verkaro [7] kaj en la koncernaj volumoj de Zamenhofaĵoj eldonitaj de ludovikito [8]. Sed ĉio statas tie tute same kiel en La Esperantisto. Jen grava ekzemplo en privata korespondaĵo de Zamenhof al Majnov la 15an de Majo 1889:

En Ameriko kaj Aŭstralio nia lingvo havas adeptojn sed ili ĉiuj sendis al mi nur promesojn simplajn (ne senkondiĉe).

Mi devas konkludi, ke se iam komence Zamenhof celis unukategorian sistemon de landnomoj, kaj se li iam uzis, aŭ intencis uzi, Amerikujo kiel nomon de lando, tiam tio estis afero de ekstreme mallonga tempo tuj post la apero de la Unua Libro [9]. Sed tiu supozata frua uzado lasis apenaŭ iajn ajn spurojn. Estas tial multe pli kredeble, ke Zamenhof neniam intencis, nek praktikis, ion tian. Sekve la nuna dukategoria sistemo vere estas la origina Zamenhofa sistemo de landnomoj en Esperanto. Estas diferencoj nur en detaloj, ne en principoj.

Ĉu eblus uzi nur gentobazajn landnomojn?

Surprize ofte mi renkontis en diskutoj pri landnomoj la ideon, ke prefere ni transiru al unukategoria sistemo, en kiu ĉiuj landnomoj estu gentobazaj, ĉiuj kun UJ-sufikso – aŭ eble ĉiuj kun I-sufikso, aŭ eventuale ĉiuj kun fina radiko LAND, depende de la gusto de la proponanto.

Tio estas tre drasta ideo, kiu enkondukus ion tute novan en nian lingvon. Unukategoria uzo kun nur landobazitaj nomoj estas jam nun facile praktikebla sen vere reformi ion ajn en la ordinara lingvo, sed unukategoria uzo kun nur gentobazaj nomoj signifus drastan rekonstruadon de nia lingvo.

Plej ofte, kiam mi renkontis tiajn ideojn, temis vere pri tio, ke la proponanto tute ne konsciis, ke la vasta plimulto el la efektive uzataj landnomoj en Esperanto estas landobazaj. Tio, ke la plimulto el la landoj en Eŭropo havas gentobazajn nomojn, povas krei la iluzion, ke gentobazaj nomoj estas normalaj, dum landobazaj estas esceptoj, kiujn oni povus simple korekti. Se oni rigardas la tutan mondon, oni vidas, ke statas rekte kontraŭe. Tiu, kiu ial deziras ekuzi UJ ĉe ĉiuj nomoj (aŭ I ĉe ĉiuj nomoj), do kreas al si vere grandan kaj malfacilan taskon de reformado.

Krome, kaj kredeble eĉ pli grave, tia sistemo – ĝuste kiel rimarkigis Albault – estus unika por nia lingvo. Oni ĉiam estu singarda pri diraĵoj, kiuj enhavas vortojn kiel “ĉiuj” kaj “neniuj”, sed mi tamen kuraĝas aserti, ke tia landnoma sistemo ekzistas en neniu homa lingvo. Kial do provi trudi ion tian al Esperanto? Tio faciligus nenion ajn por iu ajn.

Ĉu ruso = rusujano?

La tria el la kvar bazaj principoj en Rekomendoj pri landnomoj [10] (menciitaj en mia unua artikolo) tekstas jene:

La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz-e, Angl-ujo / -io — Angl-oj kaj en la alia kategorio Nederland-o — Nederland-anoj.

Tiu rekomendo konsternis multajn, ĉar ĝi ŝajnas diri, ke estas – aŭ estu – nenia signifodiferenco inter ekzemple ruso kaj rusujano. Tion rekte kontraŭas ekzemplo en la Fundamenta Ekzercaro [1]:

Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.

Tiu ekzemplo eksplicite instruas, ke ja estas diferenco, eĉ grava, inter ruso kaj Rusujano (aŭ rusujano, se oni preferas minusklan skribon). Do, aŭ la tria Akademia principo estas kontraŭ-Fundamenta, aŭ ĝi signifas ion alian ol oni eble unualege supozas.

La teksto fakte ne rekte komparas ruso kun rusujano, sed pli ĝuste anglo kun nederlandano. Anglo do rilatas al sia lando, Anglujo, principe same kiel nederlandano rilatas al sia lando, Nederlando. La Akademio rekomendas rigardi tiujn rilatojn kiel principe egalajn.

Ĉu tio faras diferencon? Laŭ mi jes. Mi volas ĉi tie prezenti mian interpreton. Mi ree atentigas, ke tiu ĉi, kaj ĉiuj aliaj artikoloj en tiu ĉi artikolserio, estas miaj propraj komentoj de la Akademiaj decidoj.

Kiajn signifojn havas niaj gentaj kaj popolaj vortoj?

Vortoj ofte havas pli ol unu signifon, aŭ pli ol unu signifonuancon. Iuj Esperantistoj ne aprezas, ke tio validas ankaŭ por la Internacia Lingvo, sed tiel ja estas. Lingva fakto. Ankaŭ popolvortoj kiel ruso kaj anglo estas tiaj. Oni ĝenerale nomas ilin “gentovortoj” aŭ “gentonomoj”, sed kio do estas gento? Tio ne estas facila demando. Temas pri sufiĉe nebula kaj varisenca ideo. Jen difino el PIV 2005 [11]:

Homa grupo, havanta difinitajn historiajn kaj kulturajn tradiciojn, inter kiuj troviĝas la mito pri komuna origino.

Tio sufiĉe bone trafas la kernan ideon. La praktiko tamen estas tre diverseca, kaj se oni provas klare diferencigi la vorton gento disde ĝiaj parencoj nacio, etno kaj popolo, kaj precipe se oni provas konkrete apliki tiujn vortojn al efektivaj homgrupoj en diversaj mondpartoj kaj en diversaj epokoj, tiam oni renkontas multajn problemojn kaj malklaraĵojn. Kiuj homoj estas germanoj? Kiuj estas araboj? Kiuj estas hindoj? Kiuj estas ĉinoj? Kiuj estas hebreoj? Tiaj demandoj ne estas facilaj, kaj la konkretaj uzoj tre varias. La ĉefa kialo estas, ke tiaj homgrupoj estas inter si tre malsimilaj, kaj la diversaj “difinoj” de tiuj gentoj (aŭ etnoj aŭ nacioj aŭ popoloj) uzas inter si draste malsamajn kaj variajn kriteriojn.

Por povi iel elturniĝi el tiu problemaro necesas unuavice konsciiĝi, ke la opinioj estas diversaj, kaj ke ne ekzistas definitivaj respondoj. Ne ekzistas unu sola ĝusta difino de ekzemple ĉino. Ne ekzistas unu sola prava maniero kompreni ekzemple la vorton arabo. Germano havas malsamajn signifojn por malsamaj homoj, kaj en malsamaj kuntekstoj. Bona vortaro ne provu eltrovi kaj fiksi unu solan por ĉiuj ĉiam validan difinon de tiaj vortoj. Ĝi povas nur prezenti kelkajn difinojn, ne tro rigore vortumitajn.

Por nia nuna celo gravas precipe, ke la efektiva uzo de tiaj vortoj etendiĝas de la eble plej tipa, plej fakeca, etna, difino, kiu estas pli-malpli la difino en PIV 2005, ĝis pure landana signifo.

En praktika ordinara uzado, en ĉiutaga nefakeca parolado kaj skribado, tiaj vortoj kiel ĉino, anglo, germano, hindo k.t.p. oftege simple signifas ĉinujano, anglujano, germanujano, hindujano k.t.p. Tre ofte oni simple ne celas diri ion ajn pri etneco, sed nur interesiĝas pri landaneco, kaj tiam ofte oni uzas tiajn baze gentajn vortojn kun pure landana senco.

Jen frapa ekzemplo el la plej frua periodo de nia lingvo: En longa listo de abonantoj publikigita en La Esperantisto en 1892 [12] aperas la titolo Rusoj. Kelkaj abonantoj sub tiu titolo havas tamen klare ne-rusajn nomojn. Aparte rimarkindas la abonanto “de Wahl, E.” en “St. Peterburgo”. Temas pri la konata Edgar de Wahl (aŭ Edgar von Wahl), kiu estis balta-germana, ne rusa, sed ja rusujano. Tamen oni metis lin kun la rusoj. La kialo estas, ke tiukuntekste oni atentis nur la landanecon, uzante la vorton rusoj kun la signifo “rusujanoj”. Efektive ni trovas en la sama listo ankaŭ la eĉ pli konatan “Zamenhof, L.” kalkulitan kiel ruso. La sama listo estis daŭrigita en la postaj numeroj kun Germanoj, Svedoj, Francoj k.t.p. Ĉiufoje oni atentis nur la adreson, ne la (ofte nekonatan) gentan apartenon.

Tiaspeca simpleca uzo estas ofta tra nia tuta historio, kaj parole kaj skribe. Jen ekzemplo tre freŝdata, el revuo Esperanto en 2009 [13]:

Por partopreni ĝin [la 8-an Internacian Himalajan Renkontiĝon] venis 23 esperantistoj el 5 landoj: 12 japanoj, 5 koreoj, 3 danoj, 2 germanoj kaj 1 baratano. Dum la tuta programo akompanis ilin 9 nepalanoj.

Mi estas sufiĉe certa, ke tie la vortoj japanoj, danoj, germanoj k.t.p. estas elektitaj surbaze de la loĝloko (eble civitaneco) de la koncernaj esperantistoj. Mi forte dubas, ke oni esploris la efektivan gentan apartenon de tiuj 23 esperantistoj. La apudmeto de kelkaj “gento”-vortoj kaj du AN-kunmetoj (baratano kaj nepalanoj) firmigas tiun interpreton.

Jen ekzemplo el La Ondo de Esperanto de 2006 [14]:

Germanoj jubileis en Brunsviko

Tio estas titolo de artikolo pri la 83a Germana Esperanto-Kongreso, kie jubileis membroj de la Germana Esperanto-Asocio, en kiu kompreneble povas membri ĉiu ajn sendepende de lia aŭ ŝia genta aparteno. La vorto Germanoj tie uziĝis en tute ĝenerala, ĉiutageca, negenta, pure landana signifo. Tute normala kaj ofta afero. Tute ne temas pri eraro.

Ni revenu al la Fundamenta Ekzercaro, el kiu mi antaŭe citis ekzemplon, kiu uzas la vortojn rusoj kaj rusujanoj kun klare diferencaj signifoj respektive genta kaj landana. La sama vorto rusoj uziĝas ankaŭ en alia ekzemplo en la Ekzercaro:

La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

Tiu ekzemplo estas senkunteksta, kaj ne eblas vere pruvi, kian sencon Zamenhof tie volis doni al la vortoj rusoj kaj germanoj. Sed se oni provas tiufraze interpreti la du vortojn en rigore genta senco, la frazo fariĝas iom stranga. Laŭ mi oni pli-malpli devas kompreni la rusoj kiel “ĉiuj rusoj”, kaj la germanoj kiel “ĉiuj germanoj”. Temas pri ĝeneralaj eldiroj pri tiuj popoloj. Sed tute ne estas vero, ke ĉiuj rusoj en genta senco loĝas en Rusujo. Kaj tute ne pravas, ke ĉiuj gentaj germanoj loĝas en Germanujo (efektive ne malmultaj el ili loĝas en Rusujo). Vere senprobleman sencon la frazo havas nur se oni komprenas ĝin en tia ĉiutageca, nefakeca, neetna senco, kiun havas la citita titolo el la Ondo de Esperanto. La vorto rusoj signifas – laŭ mi – simple “rusujanoj” en tiu dua Fundamenta ekzemplo. Laŭ mi la Fundamenta Ekzercaro donas al ni ekzemplojn de ambaŭ flankoj de la vasta gamo de signifoj, kiujn povas havi vortoj kiel rusoj kaj germanoj: En kunteksto, kie gravas la genteco, oni uzas tiajn vortojn en rigore genta senco, sed en kuntekstoj, en kiuj genteco tute ne rolas, aŭ malgravas, oni ofte uzas ilin kiel simplajn landanovortojn.

Jen plia ekzemplo el parolado Zamenhofa en 1908 [15]:

Estas vero, ke poste en la daŭro de tre longa tempo nia ideo en ĉi tiu lando ŝajnis tute mortinta; sed en la lastaj jaroj ĝi tie ĉi denove vigle reviviĝis, kaj ni havas plenan esperon, ke post nia nuna kongreso, kiam la germanoj ekkonos nin pli proksime kaj konvinkiĝos per siaj propraj okuloj kaj oreloj, ke ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj, nia afero ĉi tie ekfloros ne malpli potence, ol en la aliaj grandaj landoj, kaj en la komuna ĉiuhoma afero Germanujo baldaŭ okupos unu el la plej honoraj lokoj.

Kiu volas aserti, ke Zamenhof tie parolis nur pri gentaj germanoj? Mi vetas, ke li simple celis ĉiujn homojn en Germanujo. Kaj mi vetas, ke ĉiuj, kiuj iam legis tiun tekston, komprenis ĝin ĝuste tiel.

Oni rimarku, ke iuj “gentaj” vortoj fakte tute ne estas gentaj. Vortoj kiel belgoj kaj svisoj vere signifas nur respektive “belgujanoj” kaj “svislandanoj”. Tiuj vortoj estas “tegmentaj” esprimoj por la diversaj gentoj en tiuj landoj. En Belgujo loĝas kaj nederlandlingvanoj kaj franclingvanoj. La unua gento nomiĝas flandroj, kaj la dua nomiĝas valonoj. En Svislando estas ankoraŭ pli da gentoj. Svisoj ili estas nur en la senco “svislandanoj”. Iom simile statas pri la vorto skandinavoj, kiu estas kuna nomo por ĉiuj popoloj en Skandinavujo, kaj la vorto baltoj, kiu estas komuna por la estonoj, latvoj kaj litovoj de Baltujo.

Fine menciindas, ke nomoj de gentoj povas ŝanĝi sian signifon. La gento britoj origine estis kelta popolo en antikva Britujo. Nuntempe tiu vorto indikas ajnan britujanon. Plej multaj nunaj britoj ne estas de kelta deveno, sed pli ofte de ĝermana deveno. Alia ekzemplo estas la vorto egiptoj. La nunaj egiptoj estas arablingvanoj (kaj islamanoj), dum la pratempaj egiptoj parolis la egiptan lingvon (nur malproksime parencan al la araba) kaj havis aliajn religiojn. El la tiutempa egipta lingvo devenas la nuna kopta lingvo uzata de la koptoj, kristana malplimulto en Egiptujo. La du vortoj egiptoj kaj koptoj estas historie la sama vorto, kion oni facile rekonas pro la preskaŭ samaj konsonantoj (“g-p-t” kaj “k-p-t”). La efektivaj sencoj de la du vortoj estas do difinitaj de kompleksaj landandaj, gentanaj kaj religiaj faktoroj, kiuj draste variis de unu epoko al alia.

Ankaŭ AN-vortoj estas plursencaj

Ĉio, kion mi skribis ĉi-antaŭe pri gentaj vortoj kiel rusoj kaj francoj, fakte validas tute same ankaŭ pri AN-kunmetoj kiel nederlandanoj kaj birmanoj. La kerna signifo de tiaj vortoj estas “ano de la koncerna lando”, sed en la praktiko oni ne malofte uzas ilin kun genta senco. Tio okazas, kiam por la koncerna gento mankas baza vorto.

La ĉefa popolo de ekzemple Nederlando estas tute same genta kiel ekzemple la germanoj aŭ la francoj. La popolo de Islando formas propran genton tute samgrade kaj samsence kiel ekzemple la koreoj en Koreujo. La gento nederlandanoj kaj la gento germanoj havas ĉiu sian propran lingvon, sian kulturon, siajn tradiciojn, siajn ideojn pri komuna deveno, k.t.p. Sed por unu el ili ekzistas baza gentovorto, germanoj, dum por la alia gento mankas tia vorto, kaj oni devas elturniĝi per la vorto nederlandanoj, ankaŭ kiam oni vere celas la genton.

Multaj homoj rigardas sin kiel anojn de gento, kies plej multaj anoj tamen loĝas en alia lando. Germanoj (en genta senco) troviĝas en multaj diversaj landoj (Rusujo, Italujo, Usono, Kanado…). Ili ne estas germanujanoj, sed ili sentas sin kiel germanoj (ofte uzante la germanan lingvon kiel sian ĉefan aŭ hejman lingvon). Simile ekzistas homoj, kiuj rigardas sin kiel nederlandanojn (pro sia lingvo, kulturo aŭ eble simple pro sia deveno), kvankam ili ne loĝas en Nederlando, kaj eble eĉ ne havas nederlandan civitanecon. Ne ekzistas unu sola por ĉiuj okazoj valida difino, kiu decidas, ĉu homo estas nederlandano. Tion oni prijuĝas en diversaj manieroj, kaj ĉiuj tiuj manieroj estas respektindaj kaj validaj. Iafoje temas pri genteco, alifoje temas pri civitaneco, alifoje eble pri nura loĝloko (sen civitaneco). Ofte miksiĝas ĉiuj tiuj ideoj en ne tute klare difinebla maniero.

Rezultas, ke fakte pravis la Akademio, kiam ĝi rekomendis “konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj”. Kaj vortoj kiel rusoj kaj italoj, kaj vortoj kiel nederlandanoj kaj birmanoj, povas uziĝi jen gente, jen landane, jen iel mikse aŭ meze. Iliaj rilatoj al la respektivaj landnomoj estas do la samaj – t.e. same variaj kaj flekseblaj.

La esenca ideo

La ĉefa motivo de la Akademia konsilo pri landnomoj kaj landano-nomoj estas deziro eviti, ke oni interpretu la kategorielekton de landnomo kiel pritakson de la “genta pureco”, “rasa unueco” aŭ simile, de la koncernaj popoloj. Efektive oni iafoje renkontas tiajn misideojn. Ekzemple multaj koreaj Esperantistoj pensis, ke tio, ke iuj nomas ilin koreanoj (anoj de la lando Koreo) estas bazita sur iaspeca penso, ke tiu popolo ne konsistigas “veran genton”. La koreaj Esperantistoj preferegis, ke oni nomu ilin koreoj en Koreujo, ĉar la korea popolo estas laŭ ili tre unueca jam de la plej praa tempo. Iliaj argumentoj estas maltrafaj, sed ilia prefero (koreoj en Koreujo), estas tute en ordo. Tute bone eblas nomi ilin tiel, kaj efektive plej multaj tion faras, kaj tial la Akademio nun rekomendas la landnomon Koreujo/Koreio. Sed tio esence estas arbitra elekto. Se plej multaj dirus koreanoj en la lando Koreo, tiam la Akademio rekomendus tion. En ajna okazo rolus nenia ajn pritakso de la genta unueco de la korea popolo. Oni povas kompari kun la lando Islando, por kiu ĉiuj uzas landobazan nomon (la popolo kaj gento estas islandanoj), kvankam la islanda gento estas same unueca kaj klare genta kiel la korea popolo. La kategorielekto simple havas nenian rilaton al tiaj konsideroj.

Sed tamen

Tio, kion mi skribis ĉi-antaŭe, povas eble doni la impreson, ke ĉiam ajn senprobleme eblas uzi vortojn kiel franco, ruso, ĉino k.t.p. ĉu kun genta senco, ĉu kun landana senco, kaj same pri vortoj kiel islandano kaj birmano. Sed (bedaŭrinde) ne estas tiel simple. La mondo estas kompleksa, kaj ne ĉiuj landoj estas tute similaj. En iuj landoj oni ne multe zorgas pri gentaj aferoj, dum en aliaj landoj genteco estas tre grava afero, kiun oni ne povas facilanime ignori.

Dum oni povas ekzemple la vortojn franco kaj italo uzi tre libere, ĉu gente, ĉu landane, sen multa diferenco, oni ne same facile povas uzi la vorton ruso, aŭ la vorton finno, aŭ la vorton serbo, ĉar en la landoj Rusujo, Finnlando kaj Serbujo (kaj ties najbaraj landoj), genta aparteno estas multe pli tikla afero. Ĝenerale en Rusujo oni tre atentas pri genteco (aŭ nacieco), kaj rusujanoj, kiuj gente ne estas rusoj, ofte ege malŝatas, se oni nomas ilin rusoj. Tial ĝuste en la okazo de Rusujo, kaj ankaŭ en iuj aliaj okazoj, oni estu tre singarda pri landana uzo de gentaj vortoj. Ĉio tre dependas de la kunteksto, de la celgrupo kaj de multaj aliaj faktoroj. Tiaj ĉi demandoj ne povas esti decidataj de pure gramatikaj kaj vortfaraj principoj. Neeviteble enmiksiĝas eksterlingvaj faktoroj.

Tial oni atentu la vorton principe en la Akademia rekomendo: “La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj.” Tia estas la baza kaj ĝenerala principo, sed principoj ofte devas en konkreta aplikado cedi al aliaj konsideroj.

Fine

Post la apero de mia unua artikolo ĉi tie pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj mi vidis la jenan komenton:

Mi ŝatus koni kion la Akademio komprenas sub la nomo “lando”, “gento”, “popolo”.

Espereble tiu ĉi kvara artikolo montris, ke la Akademio pri tiuj tiklaj demandoj intence esprimis preskaŭ nenion ajn. Ĉiuj el tiuj vortoj havas malprecizajn kaj variajn signifojn, kaj ekzistas pri tiaj aferoj multaj diversaj vidpunktoj. La Akademio certe ne provu decidi, kiuj el ili estas pli ĝustaj ol la aliaj. Bonŝance la landnomoj rekomendataj de la Akademio estas tute bone uzeblaj por ĉiu Esperantisto, sendepende de lia aŭ ŝia kompreno de tiaj vortoj. Oni povas paroli pri popoloj, landanoj, gentoj, nacioj, etnoj, k.t.p. surbaze de tiuj landnomoj, per la bazaj gentaj vortoj, kaj per AN-kunmetoj, en tiu maniero, kiun oni mem trovas plej konvena. Iafoje, kiam necesas granda precizeco, oni eble bezonas ilin kompletigi per vortoj kiel “etna”, “genta”, “civitano”, “loĝanto” k.t.p., kaj tion oni ja faru, se oni tion trovas necesa.

Referencoj

1. Zamenhof, L.L.: Fundamento de Esperanto. 9a eldono kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A[ndré] Albault. Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, 1963.

2. Rusoj loĝas en Rusujo, landonomoj en Esperanto. Redaktis Anna Löwenstein. Federazione Esperantista Italiana, Milano, 2007.

3. Paĝo 27 en Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris, Francujo, 1992 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11).

4. Sistemo de landnomoj en Esperanto, Interrete ĉe http://www.medy.cz/Brno-Esperanto/Landnomoj.htm

5. Zamenhof, L.L.: Lingvaj Respondoj. Konsiloj kaj Opinioj pri Esperanto. Editoris G[aston] Waringhien. 6a eldono, Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, 1962 [represo: Pro Esperanto, Vieno, 1995].

6. La Esperantisto. Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto 1889-1895. Georg Olms. Hildesheim. 1988.

7. Zamenhof, L. L.: Originala Verkaro. Kolektis kaj ordigis Joh[annes] Dietterle. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Germanujo, 1929

8. Unua etapo de Esperanto. 1878-1895. PVZ. Originalaro 1. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kioto. 1989.

9. Dr Esperanto [Zamenhof L. L.]: Meždunarodnyj Jazyk. Predislovie i polnyj učebnik. Por Rusoj [“La Unua Libro”]. Kel’ter, Varšava, 1887 [represo en Ludovikologia dokumentaro I. Unuaj libroj. (Eble neniam kompletigotaj necesaj aldonoj al la pvz, kolekto 1). Eldonejo ludovikito, sen loko, 1991]

10. Rekomendoj pri Landnomoj. En: Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris, 1992 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11).

11. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005, 2005, Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.

12. Paĝo 145 en n-ro 9 Septembro 1892 de La Esperantisto.

13. Paĝo 92 de n-ro 1225, Aprilo 2009, de revuo Esperanto, Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio.

14. N-ro 7 2006 de La Ondo de Esperanto, Sezonoj, Kaliningrado, Rusujo.

15. Paĝo 385 de la Originala Verkaro